La Esperanta PEN helpas al rifuĝintoj

HeKo 821 3-B, 20 sep 23

Kunlaboro inter la romanda kaj la Esperanta PEN, helpe ankaŭ de la kroata kaj la usona, sukcesis venigi persan poetinon al Svislando kiel rifuĝinton. Irano estas unu el la landoj kie oni plej persekutas virinojn nuntempe.

La verkistino, nomata Maryam, kontaktis plurajn PEN-centrojn, sed nur la Esperanta reagis, envolvante poste la ceterajn. Ŝi akiris ŝengenan vizon en Kroatio, kaj post mallonga periodo en Zagrebo ŝi atingis Ĝenevon.

La sukceso pruvas ke la Esperanta PEN havas certan prestiĝon ĉe la kolegoj de aliaj literaturoj, kun mobiliza kapablo. Maryam estas atendata en Ĉaŭdefono por danka vizito kaj eklerno de esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.