Afriko havas kvindek kvar ŝtatojn, el kiuj kvardek ok en la subsahara areo. Veturi de unu al la alia, se ili ne estas tute najbaraj, eblas nur aviade. La Komitato de UEA vartas la iluzion ke almenaŭ po unu esperantisto el ĉiu afrika ŝtato pilgrimos al la Universala Kongreso piede de Kilimanĝaro, post dek monatoj. Se oni kalkulas 600 dolarojn oble 53 (Tanzanianoj eble biciklos), nome kvidek tri flugojn per Ethiopian Airlines je rabatita prezo, tiu UK ekas per deficito de 32.000 dolaroj. Aldone necesas loĝigi kaj nutri. Kiu pagos?
En la Asocio kiu ne kapablas vendi sian nemoveblaĵon; kiu disipis jam cent milojn da eŭroj por apenaŭ funkcianta retejo; kiu ne sukcesas transloki sian libroservon; kiu de jaroj ne plu produktas librojn kaj jarlibrojn; kiu adjudikis la Kongreson al privata entrepreno (jure nur unupersona)… restis nur la kotizoj kiel enspezofonto. Sed la kongresaj kotizoj certe ne kovros la plej deficitan eventon en la historio de esperanto.
Ĉu ekzistos subvencioj? De UN-instancoj oni ne petis ĝustatempe. Kial la eŭropaj devus helpi? Ĉu fondumoj mecenatos? Eble Esperantic Studies Foundation, certe ne Pro Esperanto. Roterdamo iluzias afrikanojn kaj riskas bankroton je proporcia skalo de ĉina konstrua konzerno: nigra truo atendas en Aruŝo.