HeKo 915 1-B, 16 jul 26
Pasintjare la paktinta establo Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado rezignis pri la organizo de Danuba Esperanto-Rendevuo, sed la ideo ĝermis al Danuba Amikeca Renkontiĝo Esperantista, okazonta en Ruse, 17-20 septembro 2026, danke al la loka Esperanto-Societo kaj sub la aŭspicio de Bulgara Esperanto-Asocio.
La aranĝo konsistos plejparte el gastronomio kaj turismaj ekskursoj, sed la programo inkluzivas ankaŭ prelegojn pri la rivero Danubo. C-ano Giorgio Silfer proponis propran pri la verko “Danubo” de Claudio Magris.
Por informoj kaj aliĝoj: vkamburova52 [ĉe] abv [punkto] bg (vkamburova52[at]abv[dot]bg)
— Orienta Legacio