“Inspirite de la Manifesto de Raŭmo pri “kongresoj kiel vojo al kresko”, la Esperanta Civito zorgas ke ĉiu publika aranĝo (kun)organizata en la cirkvito de la Pakto disvolviĝu en sekuraj kondiĉoj.” Laŭ ĉi tiu principo, en la unua paragrafo de la ĵus aprobita direktivo Eriksson-Giordano, pluraj lokoj en la planedo ne meritus gastigi esperanto-kongreson. Kiuj?
La direktivo ne indikas ilin eksplicite, sed eblas dedukti ilin el aliaj artikoloj, specife 2.1. Laŭ ĝi, “La paktintaj establoj evitas (kun)organizi aranĝon en loko koncernata de: a) malrespekto kontraŭ unu el la tridek homaj rajtoj”. Tio allasas la eblecon kongresi en landoj kie oni malpermesas uranismon, ĉar la seksa orientiĝo ne situas inter la rajtoj proklamitaj en 1948. “b) alta procento de nepunitaj krimoj, specife feminicidoj”: Hindio kaj Irano iĝas forte malrekomendindaj. “c) milita stato”: do nek Ukrajno, nek Rusio, nek Israelo, nek Palestino, nek orienta Kongolando. “e) proksima danĝero de nuklea centralo aŭ armea akcidento”: Bureso najbaras al nuklea centralo, do La Kvinpetalo iĝas malrekomendinda. “f) geografia izolo kaj granda distanco de sanitara servo”: invito al la korea insulo Jeju (Ĉeĝu), for en la Pacifiko, estis akceptita de TEJO por IJK (kaj amare fiaskis), sed ne estus akceptinda por KEF aŭ NAKSE.
Eviti lokon ne signifas abolute malpermesi. Rimarkinde estas, ke Universalaj Kongresoj okazas ankaŭ en diktaturaj ŝtatoj; sed ilin ne malrekomendas ĉi tiu direktivo, krom en kazo de strikta apliko de la litero a) en la paragrafo 2.1.