HeKo 889 4-A, 28 sep 25
Se estus la unua tago de aprilo (aŭ la dudekoka de decembro en Hispanio), en bulvarda retgazeto eble vi legus ke Pro Esperanto aĉetis la domon en Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176… Sed en malŝerca tago la informo estas alia: la Universala fine vendis tiun nemoveblaĵon al neesperantisto(j), kontraŭ sumo ege pli malalta ol la esperitaj en 2021 (1.800.000) kaj en 2022 (1.490.000), nome nur 1.150.000 eŭroj.
Kvar jaroj da atendo evidente senvalorigis la konstruon: “fendetoj en la supra etaĝo, likoj en la konstruaĵo, necerteco pri la fundamento el ligno” laŭ oficiala raporto; ankaŭ ŝimo kaj tuboproblemoj laŭ TEJO-volontuloj.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
— HdE-redakcio
Komentoj
28a Sep 2025 Dim - 09h29
Antaŭ dudeko da jaroj mi demandis al Hans Bakker, pere de c-ino Neli Holevitch, kiom valoras la hodiaŭ vendita domo. Eksa UEA-estrarano pri financoj, vane proponinta en 1995 maldungi duonon de la oficistaro por reekvilibrigi la buĝetojn, li respondis ke maksimume tricent mil. Eĉ se tiu sumo duobliĝus intertempe pro inflacio kaj riparoj, la proprietulo nun farus bonan negocon; des pli ke la konstruo ŝajnas iom pli ol palafito, laŭ sia fundamento… Nun UEA devus reinvesti en granda apartamento, luigi ĝin al TEJO por gastigi volontulojn kaj transformi la trietaĝan dometon en Nieuwe Binnenweg 410 al librovendejo (teretaĝo), kunvena salono (unua etaĝo) kaj kontoroj (dua etaĝo). Se la Junulara iam konscius ke la luo (aŭ Roterdamo mem) estas malkonvena, kaj finfine marŝus al vera sendependiĝo, la apartamento restus kaj donus al la Universala pli grandan enspezon per normalaj luantoj.
Aldonu komenton