Ĉi-matene donis sian lastan spiron Jorge Mario Bergoglio (1936-2025), argentinano el piemonte origina familio, episkopo de Romo kaj konsekvence papo de la tuta romkatolikaro, sub la nomo Francisko (la Unua).
Post Johano Paŭlo la Dua kaj Benedikto la Deksesa, kiuj kutimis bondeziri ankaŭ en esperanto, Paske kaj Kristnaske, la jezuite trejnita prelato (ĉu tial la “nigra papo” anoncita de Nostradamus?) ne plu uzis nian lingvon, sed al la demando de meksika ĵurnalisto “En kiu lingvo sonĝas Via Papa Moŝto?” Francisko tuj respondis kun rideto: “en esperanto”.
La lingvopolitiko de papo Bergoglio ne estis la sama de papo Wojtila (kiun papo Ratzinger milde imitis): tiu volis (kaj sukcesis) paroli ĉiun lingvon, atestante en si la pentekostan miraklon kiu elaĉetis la pekon de Babelo; dum ĉi tiu sentis la elanon de pradenaska lingvo, kaj nete favoris la italan, ĝis oficialigo en la Sankta Seĝo.
Kion diri nun? La papoj pasas, la itala restas…
(Giorgio Silfer)