Forpasis la Vickonsulo de la Esperanta Civito

HeKo 548 5-C, 26 dec 13


Hieraŭ matene mortis sen. Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, sekretario de Esperanta PEN-Centro.

Trafite de fortaj doloroj en sia hejmo, malgraŭ la helpo de la najbaroj kaj de alkurinta kuracisto li mortis pro pulma embolio. Komence de februaro 2013 lia korpo ege suferis pro granda traŭmato, kun rompo de preskaŭ ĉiuj ripoj. Tiam unu el la frakturitaj ripoj trapasis pulmon. Dum multaj semajnoj en korseto, fine de aŭgusto li aspektis jam bonfarte dum la inaŭguro de la orienta legacio en Budapeŝto. Meze de decembro li verve kontribuis al la Zamenhofaj Tagoj en Vraco kaj per skajpo atente sekvis la debaton okaze de la Tagoj de la Esperanta Kulturo en Andaluzio, kiel atestas la aŭdvida registraĵo de ERA

La enterigo, laŭ ortodoksa rito, okazos morgaŭ en la antikva tombejo de Vraco, en ĉeesto de la bulgara esperanto-komunumo. La Konsulo komisiis c-anon Jordan Slavejkov, forumanon, laŭtlegi la oracion, preparitan de sen. Giorgio Silfer.

 

La valencia artisto Jozefo Piquer [Piker”] lasis al ni, krom belaj skulptaĵoj en Madrido, ĉi tiun aforismon: “La morto estas tiel certa pri sia fina venko, ke ĝi koncedas al ni la avantaĝon de tuta vivo”. Sed la sagaco de Piquer maltrafis, rilate al nia amiko Ljubomir Trifonĉovski: li mortis en la tago de Kristnasko 2013a, apenaŭ 55-jara. Kiel eŭropano li rajtus esperi plian dudekon da jaroj. Dudekon da jaroj ŝtelitan al ni ĉiuj. Sed almenaŭ konsolas nin mediti, pri kiom multe li donis al ni dum sia tamen ne longa vivo, eĉ malpli longa ol tiu de la frue mortinta Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Civitano Ljubomir Trifonĉovski lernis esperanton kiel adoleskanto, en tiu aĝo konvena por konkludi, ke “la adolto estas la daŭrigo de la knabo”. Ekde tiu aĝo li “fidelis nian lingvon, verŝajne pli ol la ceterajn amojn”, kiel decas al poeto. Poeto Ljubomir ne estis, sed certe poeziplenan koron li havis. Esperanta ido de la plej entuziasma esperantisto el Vraco, la karmemora civitano Bojĉo Mladenov, Ljubomir Trifonĉovski kreskis en la arta vivo. Li iĝis pupteatra dramaturgo, beletristo, publicisto. Sian entuziasmon por arto li transdonos al junulo, al civitano Jordan Slavejkov.

Entuziasma signifas “plenigita de dio”. Kaj tia povis aspekti civitano Trifonĉovski: atenta, aktiva, eĉ trakurita de interna tensio. Al siaj geamikoj li ne ŝajnis nervoza, sed kompleze zorgema. Kun spuroj da humuro, treditaj en la filigrano de sia karaktero. Elturniĝema kaj sindonema. Tiuj kvalitoj kaŭzis ke li, relative frue orfa kaj sen gefratoj, tamen neniam estis efektive sola, sed ĉirkaŭata de geamikoj. Same kiel hodiaŭ, la 27an de decembro 2013, en ĉi tiu trista adiaŭa tago, en la antikva tombejo de Vraco.

Ljubomir Trifonĉovski estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de sia urbo kaj sia lando en Esperantio, kaj reciproke unu el la plej elstaraj reprezentantoj de Esperantio en Vraco kaj Bulgario. Lia bulgareco kaj lia esperantianeco ne estis disigeblaj, sed en intima kunplekto laŭ transnacia perspektivo. Civitano Trifonĉovski estis aŭtenta transnaciulo, kaj tial aŭtenta raŭmisto. Al tio helpis lin ne nur la elano de literaturisto, sed ankaŭ la konoj pri la historio de la lasta jarcento, konoj surprize profundaj.

Lia aktiveco en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kulminis en 1993, per la sukcesa realigo de Internacia Junulara Kongreso, ĉi tie en Vraco, kunlabore kun la tiama stabo de Bulgara Esperanto-Junularo, konsistanta el liaj geamikoj aŭ gelernintoj. Tri jarojn poste li transprenis la ĉefredaktadon de “Literatura Foiro”, la plej prestiĝa kultura revuo en esperanto. Li gvidis la redakcion dum dek ok jaroj, produktante cent ok numerojn: la du lastaj, kompletige al la jarkolekto 2013, atendas en presejo.

Prepare al sia ĉefredaktoreco, Ljubomir Trifonĉovski staĝis plurfoje en Milano kaj Ĉaŭdefono, zorge de LF-koop kaj KCE. Tiuj restadoj estis feliĉaj parentezoj en lia, bedaŭrinde ne tre longa, vivo. Ekde 1998 li havis pliajn agrablajn spertojn, kiel reprezentanto de la esperanta literaturo en la PEN-mondkongresoj, de Varsovio ĝis Helsinko. En la Esperanta PEN-Centro li estis elektita kiel sekretario en 2005: li estis retiriĝonta fine de 2013, post tri sinsekvaj mandatoj.

Civitano Trifonĉovski estis unu el la pioniroj de la Esperanta Civito, la nova organiza modelo por Esperantio. Elektite en 2001 kiel vickonsulo apud konsulo Walter Zelazny, li estis denove vickonsulo ekde 2012, apud konsulino Marie-France Conde Rey. Dum la unua mandato li ligis sian nomon al la leĝo pri la civitana registro kaj al tiu pri la parlamentaj elektoj, dum la dua mandato li jam plibonigis la bibliotekan integritan sistemon.

Li forpasis plenuminte siajn taskojn: la jarkolekto de “Literatura Foiro”, la mandato kiel PEN-sekretario, kaj aliaj minoraj sed ne malgravaj engaĝoj, inkluzive de la zamenhofa festo en Vraco, en kies loka esperanto-komunumo li estis ĉiam aktiva. Kaj li forpasis eble survoje al la plej granda agnosko: tiu de Konsulo de la Esperanta Civito. Lia kandidateco mankos en 2016.

Restas al ni la agrablaj rememoroj de lia kunesto, la dek ok jarkolektoj de “Literatura Foiro”, la verkoj, artikoloj, prelegoj. Eble ankaŭ teatroterminaro, je kiu li estis donanta la lastajn tuŝojn, verko kiu firmigus lian prestiĝon en la historio de la esperanto-teatro, apud aliaj prestiĝaj bulgaraj geaktoroj kaj reĝisoroj.

Kara Ljubomir, vin adiaŭas la Konsulo de la Esperanta Civito, la Civitaj Kapitulo kaj Parlamento, la kooperativo de Literatura Foiro, la redakcio de “Literatura Foiro”, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista en Svislando kaj, inter la multaj, via amiko Giorgio Silfer kaj lia edzino Perla Martinelli.


Kondolencas la Kapitulo, la Parlamento kaj la Kortumo de la Esperanta Civito.
Kondolencas Kooperativo de Literatura Foiro, la redakcioj de “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista.

Komentoj

Jordan Slavejkov

Kun grandega doloro mi volas vin informi, ke hodiaŭ, la 25-an de Decembro 2013 j. mortis mia plej kara Ljubomir Trifonĉovski- Ljubĉo! Lia koro simple ĉesis labori. Mi estas en grandega ŝoko!

Agneta Emanuelsson

Grandega ŝoko vere! Mi ne povas kompreni. Li estis por mi tre kara amiko kaj lasas en mi truon!!! Dolore

Carlo Minnaja

Homo pacema, humila, ekvilibra, ĉiam servopreta, li ĉefredaktis la revuon “Literatura Foiro” ekde 1996, dum 18 jaroj kaj 108 numeroj. La esperanta kulturo suferas gravegan perdon kaj liaj geamikoj aliĝas al la doloro de la familio. Post tiom longa amika, frata kunlaboro, la adiaŭo estas trista, ege trista… 

Dieter Rooke

Kia trista mesaĝo atingis nin! Li restos en mia memoro kiel homo sincera kaj entuziasma por nia afero. 

Bertil Nilsson

La subita kaj neatendita forpaso de la amiko Trifonĉovski vekas grandan tristecon kaj kunsenton kun ĉiuj, kiuj estis al li proksimaj. Ni longe memoros lian viglan, entuziasman kaj simpatian eston kaj agadon kun ni en tiu ĉi mondo.

Jarlo Martelmonto

Same por mi trafita de la malĝoja mesaĝo pri la forpaso de Ljubo.

Zlatoje Martinov

Tre kortuŝis min la subita morto de mia Esperanto-PEN kolego kaj amiko Ljubomir Trifonĉovski kun kiu mi plurjare kunlaboris. Lastfoje mi vidis lin en Kroatio septembre 2012 dum la verkista renkontiĝo en Hrašćina ĉe bieno de Spomenka Štimec. Tre granda perdo por lia familio kaj nia PEN-centro kaj por Esperanto ĝenerale. 

Judit Felszeghy

Ho, terura perdo!!! Kara amiko!!! kio okazis al li? Ĉu malsano? Printempe li ja estis en Budapeŝto…. 

Christer Kiselman

Mi ĵus eksciis ke Ljubomir mortis. Mi renkontis lin en Karlovo en junio-julio ĉi-jare, kaj parolis kun li sufiĉe longe, ĉar ni decidis iri al kafejo por ke ni povu trankvile interparoli. Estis tute bona, amika kaj interesa interparolo. Li aspektis al mi tute sana kaj bonstata. Do lia morto estas tre granda surprizo. Mi ege bedaŭras kaj kondolencas al vi.

Mariana Evlogieva

Akceptu miajn kondolencojn pro perdo de plurjara kunlaboranto kaj ankaŭ­ amiko. 

Koffi Gbeglo

Hej! Kia katastrofo! Kio okazis al li, karaj geamikoj? Ni perdis gravan monumenton de nia afero. Ho ve! 

Anna Bartek

Ankaŭ nun tute ŝokite mi staras antaŭ la funebra novaĵo pri la forpaso de nia sen. Ljubomir Trifonĉovski. Nome de la Blanka grupo mi sendas niajn kondolencojn. Ege triste, sed amike kaj civitane, 

Walter Żelazny

Pasas tempo kaj mi ne sukcesas reagi je la morto de Ljubĉjo. Verŝajne mi neniam sukcesos. La informon pri la morto mi komprenis, legis, pripensis, sed mi lasas ĝin senresponde. Ljubĉjo, certe vi komprenas min.

Endre Dudiĉ

Ege kortuŝis min la trista novajo pri la neatendiita forpaso de la alte estimata Sen. Ljubomor Trifonĉovski. En la nomo de Hungaria Esperanto Asocio mi profunde kondolencas, kaj senprokraste proponas aranĝi indan memorvesperon je lia honoro, sub la signo de Luno kajCervo.

Imre Szabó

Li estis mia Amiko. La unuan fojon ni renkontis unu la alian, en Plovdivo, kien mi vojaĝis pro kooperativa aŭ iu junulara renkontigho. Nokte policano tuŝadis al ni la kubuton, se ni volis iomete pli bone dormi en la bonodora aero, kiu iĝis tia abrupte post la alveno el Jugoslavio. Li estis vera amiko. Li venis kvazau iu loka aeranĝelo, tiel senkomprene kaj memkompreneble, li nur aperis antaŭ mi.
La duan fojon ni renkontighis en Budapeŝto. Sur la internacia bushaltejo en la Popolbosko. Ni parolis pri literaturaj temoj neniam, kvankam ni ambaŭ estis literaturistoj.
Ripozu pace! Amiko!

Nikolao Gudskov

La plej terura novaĵo, kiu nur povis veni antaŭ la festoj… Juna, gaja kaj aktiva… Vortoj mankas…

László Szilvási

Terure. Ekde nia junaĝo ni estis amikoj, plurfoje ni gastis unu ĉe la alia. Lastatempe malpli oftis la kontaktoj, sed de tempo al tempo ni renkontiĝis. Mi tre bedaŭras lian foriron.

Valentin Melnikov

Ho ve! Li estis talenta verkisto, poeto, aŭtoro de teatraĵoj, tradukisto kma. Liaj libroj “Manuskriptoj por bruligo” kaj “Balado pri la luno kaj la cervo” estas vere bonegaj. La dua estas tradukita al la lingvoj angla, finna, itala, sveda. Brile kompetenta en literaturo, li nature estis perfekta redaktoro kaj recenzisto. “Literatura Foiro”, gvidata de li, laŭmerite estas taksata kiel la plej altnivela literatura revuo en Esperanto. Estis vera ĝuo kunlabori kaj simple amike babili kun li. Vere dolore, kiam forpasas tiom bonega homo, des pli tiom juna… 

Jorge Camacho

Talenta verkisto?! Mankas nur ke iu komparu lin kun Mandela. Per sia prisilenta, fidela redaktado de LitFol li sukcesis iĝi unu el la kunmotoroj de silferismo.

Gábor Deák Jahn

Sufiĉe fia rimarko, Jorge. Vi povintus atendi almenaŭ unu tagon.

Probal Dasgupta

Mi plurfoje verkis por “Literatura Foiro” sub la redakto de Ljubomir Trifonĉovski, kaj kunfunebras pri lia forpaso, des pli pri forpaso ĝuste en la kristnaska tago. Mi bedaŭras, ke mi neniam havos do okazon por renkonte pliprofundigi la konatecon kun li. Miajn kondolencojn al lia familio kaj aliaj plej rekte trafitaj de tiu ĉi perdo. En 2011 mortis laborkolegino mia, nur 51-jara; la memoro pri ŝi vive revenas al mi, kiam mi esprimas kunsenton kun geamikoj ĵus perdintaj sian karulon nur 54-jaran.
Mi dankas al Carlo Minnaja pro la sciigo pri tiu ĉi forpaso. Bedaŭre

Claude Nourmont

Mi vere kondolencas. Kia malĝojiga novaĵo, en tago kiu devus esti ĝojiga. Grava perdo. Bonvolu transdoni al lia familio miajn sincerajn kondolencojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.