Franca Esperanto-Instituto (FEI) estis fondita en 1934, cele al la organizado de lingvoekzamenoj (iam kvin diplomebloj, nun kvar) en Francio kaj (eks)kolonioj. Ĝi estas kune administrata de SAT-Amikaro kaj la landa asocio de UEA. Ĝi ankaŭ certigas la ĝustan uzadon de Esperanto en eldonaĵoj, precipe vortaroj kaj manlibroj pri lingvolernado.
En la 1990aj, kiam Societo Yvonne Martinot estis filio de LF-koop por Francio, FEI elektis La Kvinpetalon kiel bazon por preparo al la plej altaj niveloj. Krome, FEI estis konsiderata (laŭ iama statuto) koresponda branĉo de la Akademio de Esperanto, paralele al analogaj landaj institutoj (germana, itala ktp).
Bedaŭrinde la ILEI-lobio lanĉis konkurencan iniciaton, celante la starigon de ducento da ekzamenkomisionoj tra la tuta mondo. La ambicia projekto fiaskis, sed havis negativan efikon: kiam eblis, la ILEI-konkurenco kondukis al la morto de landaj institutoj, ekzemple la sveda, kiu laste havis sian bazon en Karlskoga.
Post la fiasko de tiu projekto la ILEI-lobio sin turnis al privata virtuala entrepreno, apogante ĉe UEA eksterlandan giĉeton de hungara institucio, kun kvarlingvaj diplomoj, prezentante tion kvazaŭ emanaĵo el la Konsilio de Eŭropo; sed ankaŭ tiuj diplomoj ne plu aktualas, pro internaj ŝanĝoj en Hungario.
La FEI-diplomoj estas konsiderataj de la direktivo Muehlemann kiel ekvivalentaj al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito: FEI-diplomitoj (ĝis 2006) rajtas peti la ekvivalentan LTSEC-diplomon ĉe Kultura Centro Esperantista, sen bezono reekzameniĝi. Same por la GEI- kaj IIE-diplomoj; sed ne plu por tiuj de la hungara ITK, post defraŭda skandalo kiu envolvis ankaŭ esperanto-diplomojn (subaĉetitajn precipe de ekzamenkandidataj policanoj…).