François Grin distancas de esperanto

HeKo 369 6-A, 4 okt 08

François Grin, profesoro en la universitato kaj en la altlernejo de tradukado kaj interpretado de Ĝenevo, estas por UEA-anoj kvazaŭ la korifeo de esperanto, pro detalo en lia fama raporto al la franca registaro. Invitite kaj kvazaŭ incensite okaze de la Universala Kongreso en Florenco, li tamen ĉiam atentigas pri sia neesperantisteco, eĉ ne esperantaneco (signifo en PIV 1).

Lastatempe prof. Grin definitive sponsoris la tezon de plurlingvismo laŭ “ricevema kompetento en najbaraj lingvoj”, fakte distanciĝante de esperanto, almenaŭ laŭ la propono de la raporto Dell’Alba (2004), la sola kiu devigis la EU-Parlamenton voĉdoni pri la enkonduko de nia lingvo. Kaj precipe, en kontrasto kun tio kion li asertis en UEA-simpozio pasintan aprilon.

En intervjuo aperinta en ĝeneva ĵurnalo, prof. Grin pledas por la perfektigo kaj ĝeneraligo de EuRom4: metodo por lerni la kvar ĉefajn latinidajn lingvojn, tiel ke en almenaŭ tri el ili eblu kompreni artikolon destinitan al la granda publiko. La metodon subtenas EU-Komisiono (Barroso) kaj enkondukis universitatoj ekde 1997: en 2009 aperos nova, pli potenca varianto.

Simila metodo, inkluzivanta la anglan, laŭ prof. Grin ebligus al la EU-funkciulo adekvatan interkompreniĝon kaj defendus la plurlingvismon: oni fakte laborus laŭ lingvogrupoj, tiel ke dokumento en la hispana ne bezonus esti tradukita al la ceteraj latinidaj lingvoj, kaj analogie sufiĉus traduki el unu el la idiomoj en la aliaj lingvogrupoj. Tiel eblus, laŭ Grin “duonigi la nombron da tradukodirektoj, sed precipe retrovi vivan kaj justan plurlingvismon”. Kiom da UEA-anoj pretas kredi en ĉi tiu iluzio? Probable neniu inter tiuj, kiuj havas la esperantan civitanecon.

Komentoj

István Ertl

Mi ŝatus atentigi ke, laŭ mia kompreno, estas eraro kredi trovi abruptajn kontrastojn en la pensado de prof. Grin.

Same la intervjuo aperinta en ĝeneva ĵurnalo [temas pri la parto kun griza fono], aludita de Vi, kiel la prelego “La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco”, farita en la UEA-simpozio ĉe UN, ĉeftemas pri la modelo de pasiva interkompreno. Pri Esperanto prof. Grin ĉiam parolis kun la necesaj nuancoj. HeKo senkritike transprenis aserton de s-ro Gacond. En la realo, prof. Grin diris interalie: “Ni scias ke Esperanto estas unu solvo… ĝi restas eble unu el la plej fortaj solvoj al la problemoj de lingva justeco. Ni scias ankaŭ ke la politika kunteksto ne estas ĉiam favora al Esperanto, lingvo kiu pro ĉiaj kialoj… renkontas rezistojn obstinajn, ofte neraciajn. La pripenso pri la rolo kiun Esperanto povus eble ludi devas progresi prudente…” 

Redakcio

La averaĝa UEA-ano kun averaĝa intelekta nivelo komprenas pri Grin precize tion kion komprenas s-ro Claude Gacond, denaska franclingvano kaj esperantologo. Do ĝis nun kalkulas je Grin tute erare.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.