Ni listigas la dek unu diferencojn inter Esperanto Gården (1996-2025) kaj Skandinava Esperanto-Domo (2027-kaj plu), rilate al la konstruoj en Lesjoforso, Svedio. Ili mem klarigas kial dekomence la sorto fatalos al la unua, pro fundamentaj karakterizoj kiuj bonŝance mankas al la nuna, posedata de Esplora Instituto de Esperantologio kaj proprietata de fonduso Pro Esperanto.
a) Gå estis komerca societo / EIE estas ideala societo (fiske multe pli oportuna).
b) Gå celis precipe ne E-istan merkaton / EIE celas plejparte E-istan merkaton (tial Gå kupliĝis al oficiala turisma reto, dum EIE aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito).
c) Gå disvolvis infrastrukturon por gaĝoj / EIE celas infrastrukturon minimuman (multe malpli da devigoj kaj zorgoj).
d) La gaĝa publiko estis esenca por Gå, dum por EIE ĝi estas akcesora (malpli da laborforto bezonata).
e) Gå suferis pro la kreskanta malprosperiĝo de Lesjoforso / por EIE tio povas esti atuto (sola gastejo).
f) Gå funkciis dum la tuta jaro / EIE funkcios nur somere (escepte de la vilaeto nomata Kukolnesto): por Gå fortaj kostoj pro hejtado, por EIE preskaŭ neniomaj.
g) Esperantistoj al Gå venis 80% el Svedio / al EIE venos 80% el eksterlando.
h) Por Gå la domo misevoluis de rimedo al celo / por EIE la domo restos rimedo.
i) Gå havis altajn kostojn / EIE havos relative malaltajn kostojn (eblos subteno kiel privata lernejo, plus muzea projekto).
j) Se Gå estus vendita, 500.000 SEK devus iri al la civito Filipstad / Kaze de vendo la tuta gajno iras al EIE/Pro Esperanto.
k) Ĉiuj facetoj de Gå estis administrataj de unu instanco / EIE responsos nur pri la kultura kaj distra programo: pri la domflegado zorgos Pro Esperanto tra la Civila Esperanta Servo, pri la gastigo zorgos Esperanta Naturamikaro (ĉiu gasto devos aliĝi al ENa aŭ alia NFI-sekcio, ekzemple la sveda mem).