Geopolitika scenaro pli kaj pli konflikta ĉe la Atlantiko

HeKo 901 6-E, 31 jan 26

Post kelkjara preparo, pli kaj pli solidiĝas la merkata kaj geopolitika frakturo inter la du bordoj de la Atlantiko, specife inter Usono kaj Eŭropa Unio; frakturo kiu profundiĝis danke al la bizareco de prezidento Trump, kiu tamen aplikas linion neeviteblan en la nuna historia fazo.

La ĵusa aktivigo de diversaj interkonsentoj, unuavice Mercosur, sed ankaŭ kun Hindio, kreos enorman merkaton por Eŭropa Unio, specife en konflikto kun la interesoj de Usono en Latin-Ameriko. En tia perpektivo la geopolitika scenaro kondukas al opozicio inter du okcidentaj kolosoj: epizodoj kiel la gronlanda kverelo baldaŭ povus ŝajni nur kvazaŭ folklora korolario.

En tia kunteksto trovas klarigon la disponeblo de Trump rilate al Putin, kun la deziro fermi kiel eble plej baldaŭ la ukrajnan ĉapitron; sed ankaŭ la porusona sinteno de multaj “suverenistoj” ene de Eŭropo: ili fakte kontraŭas la interesojn de EU en la proksimiĝanta tempesto super la Atlantiko. Tie tamen aperas kontraŭdiro: la koheraj trumpemaj suverenistoj defendas ankaŭ la nunan Israelon, dum parto allasas sin al anticionismo envolvanta ĉiujn hebreojn.

Paralela koordinato kondukas Brition pli kaj pli al EU, sed (kiel ofte) Londono povas ludi sur pli ol unu tablo: en propra partio kun Usono mem, kaj en alia kun Popola Ĉinio.

Esperantio rigardas al Unuiĝintaj Nacioj, pli kaj pli inerta subjekto; aliflanke la interesoj (organizaj kaj ekonomiaj) ligas la sorton de la esperantistaro al tiu de EU, sen kies mono TEJO preskaŭ ne plu ekzistus, kaj UEA simile. Plene sendependa por siaj geopolitikaj elektoj restas nur la Esperanta Civito.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.