Giacomo Leopardi esperantigita de Nicolino Rossi

HeKo 502 8-A, 5 apr 12

Prof-ino Maria Luisa Russo, prezidantino de Napola Esperanto-Asocio, ĝojas anonci la ĵusan aperon de la esperantigita poemaro de Giacomo Leopardi: “Kantoj”.

La verkon tradukis Nicolino Rossi, kun enkondukaj notoj. La eldonon realigis Rolando Editore en Napolo. La libro ampleksas pli ol ducent paĝojn, kaj estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Nicolino Rossi, kune kun Carlo Minnaja, estas la plej elstara literatura tradukisto el la itala al esperanto, inter la vivantaj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.