HeKo 686 7-A, 3 aug 18
Spite al lia bona argumentado kaj al liaj (veraj aŭ nur supozataj) subtenantoj, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio distanciĝis plene de Osmo Buller.
Unue, ĝi aprobis la novan kotizosistemon; due, ĝi elektis plian estraranon por unu sola jaro; trie, ĝi definitive entombigis la jarlibron el papero.
La “vangofrapojn” al la eksa direktoro kaj nuna komitatano akompanis vangofrapoj ankaŭ al aliaj. Inter la viktimoj eminentas Orlando Raola, trian fojon batita: unue rifuzita kiel ĝenerala sekretario, kaj poste dufoje kiel estrarano. Rimarkindas ankaŭ la forkiko kontraŭ s-ino Michela Lipari, kiun nur ok komitatanoj akceptis kiel kandidaton; sekvis la subita sukceso de Fernando Maia jr el Brazilo, kiu lasis sur la fina benko interalie Amri Wandel kaj la jam fiaskintan Brunetto Casini.
La venkintoj de Lisbono evidente estas la estraro, prezidata de Mark Fettes, kun la ekstera apogo de TEJO, rekte (per Michael Boris Mandirola) aŭ nerekte (per Francesco Maurelli). La roterdama pomo entenas tamen grandan vermon: UEA prognozas deficiton de pli ol 140.000 eŭroj en 2019! Efektive tio ne surprizas, ĉar konkretan planon pri redukto de la deficito neniu vidis.
Buller kaj ceteraj fiaskintoj rajtas supozi ke gajnis la linio de la bankrotuloj. Iom demagogie, sed tamen… Unu afero certas: neniu plu atendu en Buller la prezidonton de UEA. La fazo de la bullerismo-kamaĉismo, kun la utiligo de movadaj strukturoj apoge al antiraŭmistoj, ŝajne ĉesis ĝuste en iberia kongreso.