La Konsilio de “Pro Esperanto” (FPEF) kunsidis antaŭhieraŭ en pleno ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer; laŭ jama decido de la Konsulino, ŝi estas konstante reprezentata de la Unua Vickonsulo, sen. Manuela Blanco.
Estis ekzamenataj pluraj gravaj dosieroj: tri el ili koncernas nemoveblaĵojn en Svedio kaj Svislando. Pri Skandinava Esperanto-Domo, proprieto de FPEF luata de Esplora Instituto de Esperantologio, estis aprobita la raporto de Civila Esperanta Servo, kiu ree sendos deĵorpatrolon fine de majo 2027, por finprepari la inaŭguron je 26 junio 2027. Pri plia nemoveblaĵo en Svedio, heredaĵo kiu alportos rimarkindan financan profiton sed ne al FPEF, estas fermita la dosiero (operaco Pontoruĝa).
Pri Helvetia Esperanto-Domo, proprieto de Kultura Centro Esperantista kun diversaj luantoj (establoj kaj privatuloj) inkluzive de unu dumvive rajta, estis aprobita la projekto de transformo de La Strigonesto, kiun FPEF submetos al la proprietulo kiel regio responsa pri domflegado, laŭ la kontrakto kun KCE, bazita sur direktivo Maĝarova.
La Konsilio estis informita pri novaĵoj ĉe diversaj kulturcentroj: FPEF okupiĝos pri neniu el ili, sed du paktintaj establoj (LF-koop respektive KCE) sekvas ilian evoluon. La Tanganika Esperanto-Domo havas novan kortiston, kies kontrakto atendas formaligon.
Komisiite de la Kapitulo, helpe de la vickonsulo pri financoj, la Unua Vickonsulo preparis kaj liveris por Senatokonsulto la amendojn al Lex argentaria.