Heroldo de Esperanto 15:2007

HeKo 342 8-B, 27 nov 08

Regule aperis la 15a numero de “Heroldo de Esperanto” en la jaro 2007, per kiu prove debutas la nova redaktorino, la 23-jara profesia ĵurnalistino Aneto Muhlemann, denaska esperantistino.

La unua paĝo estas dediĉita precipe al la ĉi-monata debato pri la honora protektado de Francisco Franco al UK 1968. Kiel kutime, HdE donas la vidpunktojn de ambaŭ flankoj. Anstataŭ ĉefartikolo aperas intervjuo al “La litova estro” Povilas Jegorovas, kiu plendas pro la situacio de UEA, sed substrekas ke li estas “realisto, ne pesimisto”. La ŝultra artikolo ankaŭ koncernas Litovion, kie esperanto ricevis etan agnoskon, per la promocio de la statuso de Kultura Centro Esperantista en la Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo. En la unua paĝo la Esperanta Civito gastas per du novaĵoj: la saluto de la Konsulo al la Kongreso de la Popoloj kaj la unua baloto de UN favore al la moratorio de mortopuno en la tuta mondo.

La ceteraj paĝoj riĉas je informoj, anoncoj, rubrikoj, kulturo, opinioj de legantoj, historio de esperanto.

La plej ofte aperantan gazeton en esperanto posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.