Dum la lastaj jardekoj la ekonomia povo en Esperantio gravitis ĉirkaŭ Roterdamo, esence ĉirkaŭ la nederlanda guldeno kaj poste eŭro. Ne estis ĉiam tiel: antaŭ la unua mondmilito bone funkciis kriptovaluto kun telematika banko en Londono, sendependa de la Centra Oficejo en Parizo kaj de UEA en Ĝenevo; simile post la dua mondmilito funkciis el Nederlando alia kriptovaluto, ankaŭ sendependa de UEA. La plena sukceso de la speso (atestita eĉ de zamenhofe pregitaj proverboj) kaj la relativa sukceso de la stelo meritas profundan analizon; certe efikis la makrosocia kunteksto, sed ankaŭ influis la kupliteco al privatula iniciato anstataŭ specifa esperanto-movado, kia estis Universala Ligo (ĉesinta en 1993).
Interesa estas la fakto ke la ekonomio de Esperantio evitis dependon de la usona dolaro, kiu rolis kiel monda referenca valuto post la dua mondmilito. Kontraŭ la dolara poluseco rezistis la valutpolitiko de eŭropaj landoj (precipe la Francio de generalo De Gaulle) kaj fine la enkonduko de EU-valuto, pasante unue tra la konstantigo de la kurzoj en la diversaj EU-ŝtatoj. Tiel eŭroj iĝis kvazaŭ alternativo al dolaroj, almenaŭ en Eŭropo kaj en kulture eŭropcentraj realaĵoj, kiel la esperantistaro.
Serioza klopodo dedolarizi la mondan ekonomion komenciĝis lastatempe, fare de Brazilo, Rusio, Hindio, Popola Ĉinio kaj Sud-Afrika Respubliko, al kiuj necesas aldoni aliajn kontraŭokcidentajn ŝtatojn, unuavice Iranon. Ankaŭ ili volas krei komunan valuton, kiu havas provizoran nomon, aŭ siglon: R5, el la hazarde sama komenclitero de la kvin ĉefaj (realo, rublo, rupio, renminbio, rando) kaj eĉ de la irana rialo.
En Esperantio, kie ĉio havas lingvan faceton, la “ruino de la anglosfero” (laŭ difino pri la dolara influareo kaj la koncerna plej uzata lingvo) aparte plaĉus al finvenkistoj, kaj ne hazarde multaj el ili (inkluzive de prezidintoj en anglalingvaj landoj) simpatias al Pekino aŭ Lula da Silva.
Sed la vojo al R5 ne estas facila: tion oni konstatos en Kazano, 22-24 oktobro 2024, kadre de internacia konferenco celanta rompi valutan (kaj geopolitikan) hegemonion de nordo kaj okcidento; kvankam unu el la laborlingvoj certe estos la angla, almenaŭ la globiŝa…
(Giorgio Silfer)
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”