Interlingvistika rendevuo en Tokio

HeKo 908 7-B, 1 maj 26

C-ano Giacomo Comincini, prezidanto de Centro di Interlinguistica, estis hodiaŭ akceptita en Sofia-Universitato, la plej antikva katolika akademio de Tokio, fondita de Pio la 10a en 1906. Gastigis lin prof-ro Kimura Goro Christoph, docento pri germanaj studoj kaj fama nipona interlingvisto.

La renkontiĝo alfrontis diversajn temojn, inter kiuj troviĝis la sociolingvistika naturo de esperanto kiel diaspora lingvo kaj la stato de la nuntempaj esperantologiaj studoj en Japanio. Oni konstatis ke la atento pri la interlingvistika interpreto en la orientazio lando kuraĝige kreskas ĉe gaĝaj esploristoj, malfermante la pordon al estontaj iniciatoj tiudirekte en tiu ekstereŭropa kunteksto. 

Per la duonjara loĝado en Japanio de sia prezidanto, Centro di Interlinguistica daŭre laboros por starigi personajn kaj sciencajn kontaktojn kun la esperantologia medio de la azia regno.

— Centro di Interlinguistica
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.