Post longa interesa prelego pri la historio de Internaciaj Floraj Ludoj (IFL), kiu speciale prilumis la unuan kaj la lastan jardekojn de la fama literatura konkurso, prof. Giorgio Silfer malfermis debaton pri la demando: ĉu revivigeblaj? Partoprenis pluraj ĉeestantoj en NAKSE, interalie ĉiuj katalunoj (nur 10% de la NAKSE-anoj).
La debato enfokusigis la konkurencon kaj la diferencon inter IFL kaj la Belartaj Konkursoj, la krizon dum la respondeco de Abel Montagut kaj Joan Inglada, la eksmodiĝon de la katalunlingvaj Floraj Ludoj fine de la dudeka jarcento. Rimarkinde, en la kataluna socio “florludaĵo” fariĝis tre negativa esprimo inter nuntempaj poetoj.
Estis emfazitaj aliaj faktoj: IFL ne estis regiona konkurso, ĝi ne apartenas specife al Katalunio, sed estas spirita havaĵo de la tuta Esperantio; per tri karakterizaj elementoj IFL superis la Belartajn, nome la premia ceremonio, la premidifino, la kupliteco al “Literatura Foiro”.
Aperis diversaj sugestoj, el kiuj oni sintezos konkludon. Legu pli en “Literatura Foiro”.