En la simpozio organizita de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de la Esperanta Civito hieraŭ kaj hodiaŭ estis la vico de tri prelegantoj kiuj aktivas en aŭ apud la Universala: eksestrarano Orlando Raola, la responsulo de KOSMO Francesco Maurelli, la komisiito pri informado Lu Wunsch-Rolshoven.
D-ro Raola alportis la vidpunkton de la UEA-taktiko ĉe UN kaj Unesko, emfazante sian kredon en la Internaciaj Organizoj, preskaŭ senkritike kaj certe sen partopreno en la fronto de INROj favora al drasta reformo de UN. Al la demando ĉu li ne antaŭvidas ke la krizo de UN efikus tre negative al UEA, analoge al la krizo de Ligo de Nacioj en la 1930aj, d-ro Raola respondis ke UN kaj Unesko certe travivos. Do la prognozo estas plu koĉere muŝi sur la ĉaro de tiuj organizoj, pri kiuj raŭmistoj estas pli kaj pli skeptikaj.
D-ro Maurelli listigis tre interesajn konsilojn pri ĉerpado de mono en kaj ekster Esperantio, precipe kiel melki la Eŭropunian bovinon. Montriĝis ke la subvencioj por TEJO kaj UEA utilas ĉefe (sed ne nur) por pagi vojaĝojn kaj dungi je minimuma nederlanda salajro portempajn oficistojn. Lia agentejo KOSMO sukcesis makleri tri milionojn da eŭroj al Esperantio dum la lastaj jaroj. Tamen pri la sorto de EU Maurelli ŝajnas malpli entuziasma ol Raola pri UN: li konscias ke la mamnutrado de EU, kaj EU mem, ne daŭros eterne.
Mag. Lu Wunsch-Rolshoven prezentis trafan analizon pri la stereotipoj kontraŭ esperanto. Li bone orientiĝas pri la diferenco en la prezento de esperanto kiel varo aŭ ilo, kaj tiu kiel unika fenomeno. La demando por la venonta jardeko estus “Kiel informi la publikon pri Esperantio, ne nur pri Esperanto” kaj specife kiuj estas la oportunaj merkatniĉoj. Ĉe raŭmistoj oni nomas tion apliko de la “skemo Beltramini” kaj de la “Pepsi-taktiko”.