Jam preta la nova "Femina"

HeKo 308 8-B, 22 auxg 06

La numero 7 de la “revuo ne nur por virinoj” (la aŭtuna, laŭ la sezonoj de la norda hemisfero) estas finredaktita kaj sendita al la presejo. La legantoj ĝin ricevos en septembro, pli aŭ malpli frue lau la landoj.

La numero estas plejparte dediĉita al la emancipado de la virino en spiritaj, religiaj kampoj. Tial la Pac-Nobela prelego de Patrino Tereza el Kalikato; sed vi trovos en la abunde ilustritaj paĝoj ankaŭ kelkajn absolutajn novaĵojn, faktojn ĝenerale ne konatajn.

Ĉar okazis teknika problenmo ĉe la presejo rilate numeron 6, tiu numero estas nun represita en perfekta ordo kaj la abonantoj kiuj deziras havi neriproĉeblan kolekton povas skribi al la eldonejo por ricevi, kun la n-ro 7, duan ekzempleron de n-ro 6 — kaj sekve forĵeti la fuŝetan.

Sendu viajn komentariojn kaj proponojn al la redakcio, , kaj bonvolu atenti: la abono al “Femina” ne signifas aliĝon al Feminista Esperanta Movado, nek inverse. Petu pliajn informojn!


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.