Kamiŝibajo en esperanto kontraŭ perforto al virinoj

HeKo 554 2-B, 21 mar 14

“La kamiŝibajo estas tute nova teatra ĝenro en la esperanto-literaturo, danke al la originala verkado de nia aŭtoro Giorgio Silfer” tiel d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, enkondukis la dektrian Literaturan Kafejon organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko hieraŭ en Budapeŝto.

“Verdire kamiŝibajo estas kaj teksto kaj bildaro: pro ĉi-lasta mi dankas al kolego Tihomir Lovriĉ el Kroatio” precizigis Giorgio Silfer, antaŭ ol prezenti sian fabelon por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj “Karmezina renkontis Lupon”.

La kamiŝibajo, en dek ses scenoj, prezentas tute originalan interpreton pri la fabelo de Ruĝa Ĉapuleto. Oportune ĝi premieris en Hungario kelkajn tagojn post la Internacia Virina Tago, ĉar ĝi estas interesa verko kontraŭ perforto al virinoj, speciale al knabinoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.