En multaj landoj ni estas en plena karnavala semajno. Taŭga momento por proponi “Versaĵon pri Esperanta civitaneco”, kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij, se li vivus nun, verkus en esperanto kaj estus raŭmisto.
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Naŭzas min
asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperaĉ”,
krom la nura.
En Interret”,
en abunda tekstar”
ĉasas informojn
doktoro Blanke.
Novaĵojn sendas
esperantistar”,
ankaŭ
Heroldo Komunikas
senmanke.
Al iuj sciigoj —
profunda estim”,
al aliaj —
rilat”
kun kraĉemo.
Imponas,
ekzemple,
moŝtula esprim”
pri la monda
lingvo-problemo.
Kaj nepre
kun grandega respekto,
kvazaŭ ĝi estus
premio,
li legas
pri nova
vortara projekto
de la Akademio.
Surpriza er”
en la ret-gazetar”,
surpriza
sensacio
de l” jar”
miregon kaŭzas
sur lia vizaĝo:
La Ondo
jam plaŭdas
ĉe Balta mar”?
Geografia novaĵo!
Kaj sen atent”,
kun malvarma anim”,
simile al
kaprin” ĉe afiŝo,
traglitas li
artikolojn pri rim”
de Parolemaj
Griŝo kaj Fiŝo.
Subite
grimacis
lia vizaĝ”,
kvazaŭ
lin tiklus
diabloj:
sinjoron Blanke
atingis mesaĝ”
de la
Paktintaj Establoj.
Li legas,
kvazaŭ ĝi estus
malben”
de l” sankta tron”
Vatikana,
aŭ temus
pri kreo
de Malta Orden”
en diasporo
cigana.
Reeĥas Peterburg”
kun aklam”:
subtenas nin
civitan” Anatolo.
Alarmas Blanke
al Roterdam”,
la stabo
petas lin
pri artikolo.
Kun kia ĝueg”
pracelisma mafio
nin ŝmirus
per merd”
senindulge
pro nia
raŭmisma
Esperantio,
fondita
en Sabloneto
promulge.
Mi lupe
elmordus
la finvenkismon.
Naŭzas min
asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
en nigran abismon
kiu ajn paperaĉ”.
Krom la nura:
jenas
la Ĉarto
en mia man” —
de l” verda Civito
Konstitucio.
Legu,
aliĝu,
kaj vi estos
civitan”
de Esperantio!
(verkis Viktor Aroloviĉ, 2001)