HeKo 561 1-B, 28 jun 14
Unuan fojon kataluna esperantlingva publiko renkontiĝis kun kamiŝibajo, enkondukita en nian literaturon kiel novan teatran ĝenron fare de Giorgio Silfer, danke al la kataluna premiero de lia verko “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” hieraŭ vespere ĉe la bela sidejo de la invitinta Esperanto-Centro en Sabadelo.
Krom aŭtenta kasteledo, por sia prezento la aŭtoro utiligis la bildojn desegnitajn de Alda Vercesi. La papera teatro trafis grandan intereson ĉe la publiko, parte el lingvaj komencantoj, kiuj tiel spertis pozitive ankaŭ la didaktikan valoron de kamiŝibajo.
La sukcesan prezenton sekvis debato, kie interalie la publiko dividiĝis pri la eventuala interpreto de la fino de la kamiŝibajo: ĉu Albaniva edziniĝis al la princo ŝin amanta (kaj antaŭe amita), al la iama samlernejano retrovita en la hejmlando (“la vasta kamparo trans la alta montaro”), aŭ eĉ al alia? Diskuto interesa ne en si mem, sed por montri kiel eblas interpreti la feminan psikologion. Konverĝo reaperis en la fakto, ke ĉiuj opinias la aŭtoron profunda konanto de tiu psikologio.
La debato post la prezento donis ankaŭ la okazon (re)malkovri alian verkon de Giorgio Silfer: “La spegulo de Velodajo” (1990).