KCE kiel lernejo pri tradukado de la nova Esperantio

HeKo 714 8-B, 23 jul 19

Kultura Centro Esperantista de kvindek jaroj funkcias kiel libroservo, de kvardek kiel internacia feria altlernejo (unua sesio en 1979), de tridek kiel konferenca centro (Internacia Literatura Forumo pri Edmond Privat en 1989; regulaj konferencoj rekomenciĝis en 1998), de dek tri kiel ekzamena centro kuplita al ALTE (laŭ direktivo Mühlemann pri la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito).

Ekde 2019 (kun inaŭguro en 2020) KCE aldonas novan dimension: ĝi estas prepara centro por esperanto-tradukistoj, unuavice literaturaj tradukistoj. Apud la formado, kiun ĝis nun eminente gvidis c-ino Perla Martinelli, gravas la partopreno en tradukologiaj kongresoj. La sesa internacia kunveno pri tradukologio ĵus invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi (etnolingve) pri la temo “De polaj ĝis italaj aŭtoroj: la rolo de la literatura komparo ĉe la tradukoj al esperanto”.

En sia prelego prof. Silfer emfazos la neceson de interdisciplineco por ĉiu tradukisto, precipe en rilato kun la kompara studo pri literaturoj. Fakulo pri kompara literaturo, la nuna Konsulo de la Esperanta Civito forte apogas projekton Nurenbergon, kies realigo post vana klopodo en Andaluzio definitive instaliĝas en Svislando.

La diskonigo de nia kulturo ankaŭ ekster Esperantio estas unu el la prioritatoj de la raŭmistoj kaj de la nova Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.