Kongrese efemeri aŭ stabile evolui?

HeKo 799 5-B, 6 nov 22

La esperanta popolo bezonas realajn renkontojn. Tiurilate ekzistis du eblecoj: kongresi nacie aŭ internacie en malsamaj lokoj de jaro al jaro, kunveni en la sama loka klubo de semajno al semajno aŭ de monato al monato. La Manifesto de Raŭmo unuafoje indikis novan metodon: la kongresoj kiel vojo al kresko. Tio signifis implican agnoskon pri tria vojo, kiu disvolviĝis en la jaroj 1980aj: la kulturcentroj.

Arnhemo pioniris jam antaŭ, Greziljono post la dua mondmilito. Sekvis Primoŝteno, Ĉaŭdefono, Pisanico, La Kvinpetalo, ktp. Unuj sukcesis, aliaj fiaskis, ĉiuj batalis por ekzisti. Ĝenerale necesas karakterizi sin per instrumetodo, kaj kupli sin al transnacia cirkvito: sen unu el la du elementoj kulturcentro lamas, kaj ĝi mortas sen ambaŭ. Ni silentu pri la makrosociaj ŝanĝoj kaj pri la eventuala bojkoto de la “movado”: ekzemple de ILEI kontraŭ KCE, aŭ de landa asocio kontraŭ Esperanto Garden — ja temas pri bumeranga efiko.

La Naturamika Kultursemajno en Esperanto inaŭguras plian vojon: ĉiujara renkonto nek de kongresaj nomadoj nek en Esperanto-Domo (kvankam ĉi tiu rolas kiel apoga bazo), sed en la samaj pitoreska regiono, luksa hotelo, admirinda gastronomio, kun ĉiufoje nova, des pli interesa programo. Subteni ĉi tiun veton evidente signifas konsenti pri kultura investo en Costa Brava, en Katalunio, en Hispanio; bondeziron al Esperanta Naturamikaro, al ĝia ĵus fondita kataluna sekcio, al La Formiketoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.