Konsilio de Eŭropo uzas esperanton danke al la Civito

HeKo 760 3-E, 12 apr 21

La Konsulo ĝojas informi ke la Konsilio de Eŭropo uzas esperanton danke al la Esperanta Civito: https://rm.coe.int/la-panoramo-2018-de-konsilio-de-europo-kaj-alte-pri-…

Estas rimarkinde ke, pro manko de litertipoj, nia tradukinto sukcesis eviti vortojn kun supersignoj (escepte de “Eŭropo” kaj “membroŝtatoj”). Gratulon al li kaj al la KCE-teamo, kiu interalie ricevis subvencion de la institucio en Strasburgo!

La oficialaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo estas la franca kaj la angla, plus tiu de la laŭvica prezidanto. Estas historie interese ke, kiam la institucio estis fondita, de Germanio venis la propono uzi esperanton kiel laborlingvo; evidente ne akceptita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.