Sub la aŭspicio de la Esplora Instituto de Esperantologio, dum la venonta printempo c-ano Giacomo Comincini gvidos specialan kurson celantan profundigi la konojn pri la Civita normaro kaj ĝia teoria kaj filozofia fundamento. La iniciato okazos antaŭ la ĉi-jara parlamenta sesio kaj celos trejni la geparlamentanojn al la analizo kaj redaktado de normaj tekstoj. Cetere, ĉiuj stabanoj kaj ĝenerale civitanoj estas bonvenaj aliĝi.
La unua parto de la kurso traktos la fontojn kaj strukturon de la Civita juro: la hierarkion de la normoj, la rolon de la Pakto kaj de la Konstitucio. La vickonsulo pri informado donos historian perspektivon komparante la Civitan sistemon kun tiuj de aliaj regnoj. Sekvos modulo pri la funkciado de la institucioj — la Forumo, la Senato, la Konsulo, la Kapitulo kaj aliaj instancoj — kun klarigo de iliaj kompetencoj kaj kunordiga rolo en la konstitucia kadro.
En posta fazo estos prezentita la principo de normigo, kun atento al la diversaj tipoj de leĝoj, direktivoj, reglamentoj kaj aliaj aktoj. La kurso konkludiĝos per kunlabora kunveno, en kiu la partoprenantoj povos ellabori modelajn interpelaciojn, proponojn de rezolucioj kaj aliajn normigajn aktojn.
Oni antaŭvidas ĉirkaŭ dek lecionojn, du fojojn semajne (do dum du monatoj), ĉiam virtuale. Dum aliaj detaloj estas difinataj, bonvole komuniku la interesataj civitanoj sian intencon partopreni per retmesaĝo al institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net).