La 2022a kiel limdato en nia literaturhistorio

HeKo 830 6-B, 24 jan 24

La kunaŭtoroj de “Historio de la esperanta literaturo”, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, havis hodiaŭ agrablan renkonton en Padovo, kie ili parolis pri diversaj temoj lige kun la esperanta kulturo, interalie ĝisdatigoj en HEL, bedaŭrinde kaŭzitaj de forpasoj aŭ kadukiĝoj multe pli ofte ol pozitivaj novaĵoj dum la jaroj post 2015.

Diskutante pri la sesa periodo de nia literaturhistorio, nome ekde 1993, ili konverĝis pri la opinio ke la 2022a fermas tiun segmenton, pro almenaŭ kvar kialoj. En 2022 mortis la lasta aŭtoro en “Esperanta Antologio” (unua eldono, 1958), nome estingiĝis ĉiuj voĉoj de la montevidea renesanco. Difiniĝis gravaj geopolitikaj ŝanĝoj, koincide kun la pandemio de 2020-22 kaj la interslava milito ekde 2022. Forte evoluis la situacio de Esperantio, pro kaŭzoj internaj kaj eksteraj. La esperantlingva mikrosocio pli kaj pli eniris la interretan epokon, kun efiko ankaŭ al literaturo.

La renkonto en Padovo estis kaj alven- kaj startopunkto, en la multjara kunlaborado de la du Patrolanoj, kadre de la revuo “Literatura Foiro” kaj ĝia eldonejo…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.