La aŭgusta "Heroldo de Esperanto" n-ro 2357

HeKo 845 5-B, 8 sep 24

“Heroldo de Esperanto” festis sian centan jarkolekton per krozadeto sur la Neŭŝatela lago, fare de la plejmulto de la redakcio, kaj festeno per krespoj kaj cidro. Samtempe estis finredaktata la aŭgusta numero (2357), kiu tamen ne povis raporti pri ĉiuj eventoj de la kongresa sezono, pro manko de spaco.

Certe elstaras la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, la somero en la kulturcentroj de Ĉaŭdefono kaj Greziljono, la novaĵoj el la afrika kaj la junulara movadoj. Aperas gravaj informoj pri bibliotekoj, arkivoj kaj esperantologiaj kursoj je universitata nivelo.

Komparan analizon ricevis la diverĝaj strategioj pri UN kaj Unesko, pri rilatoj kun indiĝenaj popoloj, pri intereskonfliktoj kaj la rolo de volontuloj en Esperantio, pri kongresoj en Afriko.

La septembra numero kompletigos la informadon pri la kongresa sezono. La gazeton posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista, kies informa organo ĝi estas.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.