Fine de mia mandato kiel Konsulo mi deziras danki kaj bondeziri al ĉiuj helpintaj kaj helpantaj la progreson de la Esperanta Civito.
La lasta jarkvino estis malfacila por la esperanto-mondo kaj por la mondo ĝenerale. La mandato komenciĝis per la krevo de pandemio, kiu malhelpis la disvolvon de la inaŭgura parlamenta sesio en Budapeŝto, marto 2019. En la postaj jaroj malsaniĝis la Unua Vickonsulo kaj mi mem estis operaciita. Grava perdo estis la malsaniĝo kaj la forpaso de c-ino Marie-France Conde Rey. Bonŝance intense kunlaboris aliaj gekolegoj de la Kapitulo. La Civito montris fortikan strukturon, kiun emfazis la kresko de la stabo, kvante kaj kvalite.
Esperantio spertis grandajn ŝanĝojn en la diversaj movadoj, precipe la mutacion de Universala Esperanto-Asocio ekde 2020. UEA likvidis sian burokratan aparaton, rezignis pri kelkaj servoj, adjudikis al ekstera entrepreno la Universalan Kongreson, decidis vendi sian domon en Roterdamo. Epoko fermiĝis.
En la lasta jarkvino la mondo plu neglektis sangajn konfliktojn diversloke, precipe en Afriko, ankaŭ ĉar la atenton altiris la militoj en Ukrajno kaj en Proksima Oriento, kiuj daŭras sen forta espero pri paco en 2025. Lige kun tiuj militoj ekaperis nova divido en du antagonismaj blokoj, ekonomie kaj politike. Kompreneble plu ekzistas kaj eĉ akriĝis la problemoj rilate al klimato.
En tia kunteksto la esperanta popolo diaspore travivas ĉiujn malfacilaĵojn. La Civito sin esprimis pri la konfliktoj kaj aktivas por pli ekvilibra mondo, precipe en Eŭropo kaj Afriko. Mi estas certa ke la nova Parlamento kaj la nova Konsulino daŭrigos laŭ tiu linio. Mia plena solidareco iras al ili.
Al la tuta civitanaro mi deziras kiel eble plej serenan novan jarkvinon!
Riichi Karibe, emerita Konsulo
el Jokohamo
La bondeziro de la emerita Konsulo, Riichi Karibe
HeKo 854 8-C, 26 dec 24