Daŭras la laboro de tradukado, reordigo kaj plibonigo de la Vikipedio-paĝoj pri la Esperanta Civito. Tiu klopodo, gvidata de la fakgrupo pri informado, celas vastigi la haveblajn informojn pri la establoj kaj instancoj de nia konsorcio en unu el la ĉefaj informkanaloj, precipe por la novaj generacioj.
Ĝuste hodiaŭ estis ampleksigitaj la paĝoj pri Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro, kun aldono de fotoj, ĝisdatigo de datumoj kaj reordigo de jam ekzistantaj informoj. Pro la kunlabora karaktero de la reta enciklopedio, fakte, kontribuoj de individuaj redaktantoj povas rezultigi paĝojn kun nekonsekvencaĵoj, ripetoj aŭ faktaj eraroj. Tiurilate, la preciza referenco al fontoj, pere de la notsistemo, garantias la ĝustecon de la donitaj indikoj, kiujn ĉiam povas diskuti, argumentante, alia redaktanto.
Pri tiu agado — parto de la programo de mandato prezentita dum la parlamenta sesio en Malago — estas regule informata ankaŭ la Kapitulo. Inter antaŭaj rimarkindaj modifoj oni povas mencii la ampleksigon de la paĝo pri la Esperanta Civito mem kaj la kreadon de la nova paĝo pri la Parlamento.
Heroldo Komunikas restas la sola organo de la Esperanta Civito, kaj oficialaj informoj pri ĉiu grava aspekto de la vivo de la konsorcio estas unue troveblaj ĉi tie. Tamen la ĉeesto de la Civito sur aliaj platformoj havas strategian gravecon kaj daŭre kreskos en la venontaj jaroj. La vickonsulo pri informado (informado@esperantio.net) restas je la dispono de la establoj kaj instancoj kiuj volas kundividi informojn aŭ bildojn por publikiĝo en la reta enciklopedio.
(Giacomo Comincini)
Aldonu komenton