La historio de la balotoj por la usona prezidenteco registras la unuan debaton inter la du ĉefaj kandidatoj en televizio neniam antaŭ la monato septembro: la ĵusa debato inter Biden kaj Trump en junio estas escepto el kiu oni rajtas dedukti kaj malicon kaj prudenton. Alivorte: en la demokrata partio oni konscias pri la stato de la eliranta prezidento, kaj oni decidis testi la aferon tre frue, por havi la tempon trovi la necesan anstataŭanton.
Sed la anstataŭigo ne estas facila tasko. Unue, Biden mem devus rezigni, kaj tio ne estas probabla, krom se lia farto des pli ruinus. Due, la nuna vicprezidentino ne estas kandidatiginda. Prudento volas ke oni trovu homon taŭgan kiel numeron du, sed eĉ tio estas malfacila. La partion formas du tre diverĝaj aloj, kaj ĝuste Biden ilin lutas, kvankam neniam veldos.
Trie, parton de la demokrataj voĉoj certe kaperos la nevo de John F. Kennedy, kiu mem kandidatas malgraŭ la ignorado fare de la dupolusemaj amaskomunikiloj. Jam tiu procento sufiĉus por garantii la sukceson de Donald Trump. Sed bona numero du estas ĉiukaze oportuna, ankaŭ por la estonta baloto en 2028, kaj pli frue por gvidi la elektojn al la Parlamento.