La Kapitulo kunsidis pri financaj temoj

HeKo 925 9-C, 19 nov 26

La hieraŭa ordinara kunsido de la Kapitulo registris la formaligon de du gravaj dekretoj: unu pri la starigo de la Kongresa Buroo kiel interna instanco de la Esperanta Civito, alia pri la apliko de Lex oblationaria kun la preskribo de necesaj teknikaj detaloj. La unua dekreto interalie fiksis konstantan triopan teamon, sub la kunordigo de la vickonsulo pri internaj aferoj, dum la dua nomumis la responsulon pri la Zakato, kiu plenumos la administradon de la kapitalo akumulita per la oboloj, surbaze de la decidoj de la instanco fiksita jam per la leĝo.

La Konsulino, sen. Lorena Bellotti, akceptis repreni la delegojn de la vickonsulo pri financoj ekde Novjartago 2027, tuj atribuante ekde tiam la plej gravan (rilatoj kun la Civita “banko”) al la Unua Vickonsulo, sen. Manuela Blanco, kiu jam reprezentas la Kapitulon en la Fondusa Konsilio; la delegon pri la Esperanta Tempobanko ŝi retenos, sed plenumos per komisio al forumano Giorgio Silfer.

La Konsulino interkonsiliĝis pri du demandoj: ĉu krei subsiduan instancon pri IT (informadiko kaj teknologio) kaj ĉu partopreni en la donackampanjo de TEJO. Pri la unua la Kapitulo konsilis ke la vickonsulo pri internaj aferoj kunvoku tra la Forumo telekunsidon de ĉiuj interesataj fakuloj en la paktintaj establoj.

Pri la dua oni rimarkis ke: a) prioritatas la subteno al paktintaj establoj; b) la donackampanjo ne solvas la ekonomian deficiton de TEJO; c) krom la ekonomia, ekzistas en TEJO ankaŭ demokratia deficito: ĝia ĉefa instanco tuj aprobis pri mocio lastminute liverita de katalunistoj, sed ne voĉdonigis rezolucion pri Gazao delonge liveritan kaj debatitan. Ĝuste tiu demokratia deficito plej influis por rezigno pri partopreno en la donackampanjo.

— Unua Vickonsulo
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.