La malnova Esperantio repensu siajn kongresojn

HeKo 818 9-A, 15 aug 23

Dum mortintaj transnaciaj aranĝoj, kiel Kultura Esperanto-Festivalo kaj Semajno de Kulturo kaj Turismo (nun NaturAmika KulturSemajno en Esperanto) agrable resurektas kaj progresas en la nova Esperantio, la tradiciaj kongresoj, kiel UK, IJK aŭ ILEI-konferenco, spertas regreson kaj eĉ polemikojn. La kaŭzoj ofte koincidas, kaj pozitive kaj negative.

Unue, la gastronomio. Se vi iras al TEJO-kongreso en Nederlando, simple ĝi ne ekzistas. Kiuj spertis IJKon en Roterdamo 1967 aŭ en Austerlitz 1979, tiuj certe ne mirus se iliaj genepoj rakontus pri Westelbeers 2022. En ĉi-lasta la volontuloj (kunordigitaj de la sama persono kiu inventis AKSOn, la grandiozan retejon por UEA/TEJO) simple kapitulacis. Meze de la kongreso la LKK devis kontrakti kun ekstera firmao, kiu per furgono alportis vurstelojn kaj frititajn terpomojn, konsumotajn en plastaj teleroj kaj per plastaj manĝiloj (trafe, por kongreso pri ekologio…). Oni ne pretendas fari kiel francoj siatempe, kiam antaŭ ol decidi pri la kongresa programo ili fiksis la menuon, sed la manĝoj ja gravas. Se oni fartas bonege en Ĉaŭdefono kaj Rozoj (eĉ malpli koste ol en UK kaj ne pli koste ol en IJK), kial suferi aliloke? Kial la malnova ne iras lerni de la nova Esperantio?

Due, la sekureco. La kongresoj de la malnova Esperantio ne estas plu sekuraj. Uranistoj riskas la prizonon en multaj landoj, ne nur afrikaj. Aliflanke iuj molestas knabojn, aliaj molestas knabinojn. Doti la kongresan(in)ojn per fajlita tondilo ne preventus la problemon. Forpeli el la kongresejo helpas nur malkovri ke la molestinto venis sen groŝo en la poŝo, kaj necesas pagi al li hotelon (fine kun bona matenmanĝo) anstataŭ simple piedfrapi lin en la postaĵo. Nek UEA nek TEJO (nek ILEI, se ĉi-jare molestis ĝuste gaja instruisto) kapablas fronti la problemon, sed iel kondutas kiel la romkatolika eklezio: oni ankoraŭ bezonas la ulon, ne por ludi la orgenon kirke, sed kiel teknikiston en la muzikalo kongrese…

Kiel eviti la duan problemon, do? Farante kiel en la nova Esperantio, kie oni scias anticipe ke la kongresanaro estas submetenda al la leĝoj de la kongreslando: nome endas interveno de la loka polico, spite al pia finvenkismo. La denunciton liveru al la polico, kiu zorgos pri ties loĝigo aŭ forveturo (senpage por la LKK). Kial TEJO ne faris tion en Badajoz aŭ ILEI en Lignano? Ĉu ne indas decidi malpermeson aliĝi al kongreso dum kelkaj jaroj, same kiel oni punas huliganojn per malpermeso eniri stadionon?

Trie, la higieno. Ĝi devas esti pli granda ol ĝis nun. Ne sufiĉas disdoni kondomojn kun verda stelo. Ne plu amasloĝejoj, ne plu sekse miksitaj ejoj. La ĉina gripo embuskas eĉ honorajn prezidantojn. En Pollando antaŭ la Okdeknaŭa oni kutimis diri, ke el kongresoj restas nur rezolucioj kaj fekaĵitaj necesejoj. Oni verku pli interesajn rezoluciojn kaj oni ne plu ŝtopu necesejojn.

Fine sed ne fone: kiuj strebas havi nur virtualajn kongresojn, tiuj ne sabotu la realajn. Aŭ post kelkaj jaroj nur la nova Esperantio organizos la realajn, kaj aliaj ĝuos kongresojn de hikikomoroj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.