La numero 23 de "Esperantista Tribuno"

HeKo 403 9-B, 21 sep 09

La sinsekva numero 23 de la bulteno “Esperantista Tribuno”, eldonata de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado aperis, kiel kutime, en la aŭtuno de la jaro, antaŭ la kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio.

Ĉefan parton de la 24-paĝa periodaĵo okupas premiitaj verkoj de la Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj EKRA-2009, kiu pasas sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”. Fakte “Literatura Foiro” gastas al la bulteno per ankorau unu teksto: fragmento el la artikolo “Zamenhof, la estetikulo” de Carmel Mallia.

Al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto” estas dediĉitaj tri paĝoj rezulte de la diskuto en Razgrado pasintan junion.

“Esperantista Tribuno” vaste reportas pri la riĉa esperantista vivo en la urbo, krono de kiu estas la festo de la esperanta kulturo “Abritus”. Ankaŭ hajkojn de Ivaniĉka Maĝarova, okaze de ŝia rondjara jubileo baldaŭ festota, oni povas legi tie. Pri supernaturaj fenomenoj rakontas Venelin Mitev, kaj la ridon kiel veran kuracon rekomendas en sia artikolo Dimo Dimov.

La bulteno “Esperantista Tribuno” estas mendebla tra Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”: str. Sveti Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), rete esperanto_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (esperanto_razgrad[at]mail[dot]bg).




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.