La plej aktuala verko pri jogo en esperanto

HeKo 586 7-B, 6 dec 15

Ĵus aperis en esperanto “La perfektiĝo de jogo”, verkita de A. C. Bhaktivedanta Swami Prabhupada, fondinta guruo de la Internacia Societo por Kriŝno-Konscio, kaj presita de lia eldonejo mem en Usono.

Lingve kontrolis ĝin du niaj Lingvaj Komitatanoj, c-anoj Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski. Bedaŭrinde la dua ne ĝisvivis la publikigon, kvankam la morto estas relativa fakto(ro), ĝuste laŭ la koncernata doktrino.

La 65-paĝa libreto estas tre utila ankaŭ pro la uzata terminologio kaj pro sinteza gvidilo al la elparolo de la sanskritaj sonoj. La lingvo estas klara kaj klera samtempe, kaj denotacie respektema, se escepti la enkondukon de “dis” kiel prepozicio (kiel “disde”).

Koloraj bildoj kompletigas la tekston de la monde fama jogomajstro, kiu “verkis pli ol sesdek volumojn de fidindaj kaj bonfidaj tradukoj, komentarioj kaj diverstemaj studoj pri la filozofiaj kaj religiaj klasikaĵoj de la Bharata literaturo”.

(mendebla ĉe Kultura Centro Esperantista, Svislando)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.