La presata "Istanbulo" heroldas fortiĝon de la librofako

HeKo 862 8-B, 30 jan 25

La romano “Istanbul” Istanbulo” de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia, estas fine en la presejo, La traduko de Vasili Kadifeli bezonis fundan revizion fare de Perla Martinelli, kun la asisto de Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer.

Post “Asertas Pereira”, kies valora esperantigo estos parto de la internacia omaĝo al Antonio Tabucchi, 4 marto 2025 en Barcelono fare de la Itala Kultur-Instituto, la librofako de LF-koop intensigos sian aktivecon dum la venontaj monatoj, kaj precipe ekde 2026, ankaŭ pro internaj ŝanĝoj en la organigramo de la kooperativo.

“Istanbul” Istanbulo” estas la dua el tri gravaj romanoj kie fonas marurbo: post Lisbono, la metropolo de Bosporo, kaj baldaŭ la mediteranea Orano, per “La pesto” de Albert Camus, elfrancigita de Marie-France Conde Rey. Sekvos libroj originale verkitaj en esperanto fare de nuntempaj aŭtoroj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.