aŭgusto 2017

TEJO etendas manon al UEA

HeKo 654 4-A, 9 aug 17

Unika situacio en la historio de UEA/TEJO: eble baldaŭ du geedzoj sidos en la estraroj de la respektivaj asocioj. D-ino Maria Rosaria Spanó jam estas estrarano de UEA, dum ŝia edzo d-ro Francesco Maurelli kandidatas por la estraro de TEJO. Ĉu samfamilianoj helpos por boniĝo de la rilatoj inter la du asocioj?

Neniu afrikano en la estraro de TEJO

HeKo 654 5-A, 10 aug 17

Kvankam ĝi kongresas en Togolando, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ne havas afrikanon en sia ĵus elektita estraro. La plej simpla klarigo estas, ke neniu afrikano kandidatis. Se tiel, la junaj afrikanoj ne brilus pro volontemo kaj sagaco. Cetere, la landa asocio mem de UEA (kies integra parto estas la togolanda TEJO-sekcio) praktike bojkotis ĉi tiun IJKon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.