Pluraj aŭtorinoj en LF 288, aŭgusto 2017
HeKo 654 6-Bª 11 aug 17
Pli da esperantlingvaj aŭtorinoj ol kutime en la numero 288 de “Literatura Foiro”, akurate aperinta komence de aŭgusto 2017. La rubriko “uverturo” estas rezervita al poemo originale verkita de Júlia Sigmund, al kies lasta novelaro “Fronto aŭ dorso” Dimitrije Janiĉiĉ dediĉas tre laŭdan recenzon.