LF-koop anoncas postenon de afrika redaktoro

HeKo 653 9-B, 5 aug 17

Kooperativo de Literatura Foiro anoncas la kreon de posteno por afrika kunlaboranto de siaj periodaĵoj. La ĉefa tasko de tiu kunlaboranto estos kunordige partopreni en la strebo valorigi afrikajn verkistojn kaj publicistojn en esperanto.

Se vi:

  • a) havas C-diplomon laŭ LTSEC;
  • b) rezidas en Afriko;
  • c) aĝe ne superas kvindek jarojn;
  • d) havas la esperantan civitanecon;
  • e) volas utili al la kultura kresko de la afrika Esperantio;
  • f) ŝatas gajni (modestan) honorarion;

tiam bonvolu sendi vian biografion kun motivletero al: LF-koop, CP 928, CH-2300 La Chaux-de-Fonds (Svislando), lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net).

Konoj pri elektronika enpaĝigo kaj scipovo de la franca estos bonvenaj atutoj.

Laborloko: hejme kaj vojaĝe.

Limdato por la kandidatiĝoj: 31 aŭgusto 2017.

(Perla Martinelli, prezidanto)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.