La Protokolo de San-Sebastiano en la PEN-mondkongreso

HeKo 616 2-B, 26 sep 16

Okaze de la inaŭguro de la 82a PEN-mondkongreso en Galegio, dum la Eŭropa Tago de Lingvoj, reprezentantoj de San-Sebastiano prezentis la Lingvan Protokolon el la eŭropa ĉefurbo de kulturo 2016.

La dokumento fontas el longa laboro kiu aplikas interalie la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj, al kiu en Esperantio referencas la Esperanta Civito. Konsekvence la reprezentantoj de la esperanto-literaturo dum la mondkongreso, gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, intervenis kadre de la Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto, specife pri la kvina paragrafo de la artikolo unua de la Deklaracio.

La Lingva Protokolo estos lanĉita ĉi-jarfine, kun la subteno de PEN Internacia kaj de UNPO, du subjektoj kie aktivas la raŭmistoj. Ĝi estos en la fokuso de la menciita Komitato dum la venonta kunveno en Bielo (Svislando), organizota de la svisaj PEN-centroj, inkluzive de la Esperanta (registrita en la neŭŝatela kantono).

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” kaj “Literatura Foiro”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.