Landaj asocioj rezistas kontraŭ statutreformo

HeKo 606 3-A, 13 jul 16

Ekaperas rezisto de landaj asocioj kontraŭ la statutreformo de Universala Esperanto-Asocio proponita de prezidanto Mark Fettes nome de la eliranta estraro.

La ĉefa kaŭzo de la kontraŭeco estas la grandigo de la Komitato per la duobligo de la reprezentantoj de la individua membraro. Tiun duobligon ne kompensas eventuala malkresko de la kvanto da komitatanoj elektitaj de la landaj asocioj, kiel volus la radikala antiraŭmisto Dietrich Weidmann. Do la landaj asocioj gardus sian nunan forton, simple fariĝus pli malfacila la atingo de la kvorumo en la komitataj kunvenoj.

Kvankam oni povus pensi ke la statutreformo iras al la direkto de pli granda povo por la individuaj membroj, alia Fettes-propono kondukas ĝuste al la malo, ĉar malaperus la ĝenerala voĉdonado, esenca klaŭzo por kontroli la asocion kaze de statutreformo aŭ malfondo. Se ĉi tiu amendo estus aprobita, kaj ne la supre menciita duobligo, la individua membraro estus malpli forta ol antaŭe.

Tio povus stimuli al plia risko: kreskanta perdo de “riĉaj” individuaj kotizoj. Ja kial pagi pli altan kotizon, se la statutmodifoj kaj la malfondo ne plu dependus ankaŭ de mi? Kaj kial pagi kotizon entute, se mi povus esti kalkulita kiel senpaga membro (“amiko de esperanto”)? Fakte la Fettes-reformo riskas kompromiti ĝuste la ĉefan enspezofonton por UEA, nome la membrokotizojn. Kaj tiel finance malfortiĝus la tuta asocio.

Kaj se jam temas pri la Komitato, ankaŭ TEJO devus malkontenti: la nuna statuto asignas al TEJO ĝis kvar komitatanojn, sendepende de ĝia membraro; la Fettes-reformo asignas al TEJO la saman nombron, sed nur proporcie al la efektiva membraro: po unu en milo. Tio egalus al nur du komitatanoj nuntempe, ĉar necesus de malpli ol du mil kreski ĝis pli ol tri mil. Fakte TEJO estas traktata kvazaŭ landa asocio; sed ĉi-lastaj rajtas havi ĝis ses, ne nur ĝis kvar komitatanojn. Do la junularo estus bugrita.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

Estas skribite “radikala antiraŭmisto” koncerne s-ron Weidmann. Ĉu la redaktoro de HeKo ankoraŭ ne konscias, ke la diferenco raŭmisto/antiraŭmisto malaperis jam en 2000 post tiucela pritrakto en la reto?

S-ro Dietrich Weidmann skribis en la  oficiala listo de la UEA-Komitato, 26 junio 2016

Kiu el la UEA-estraranoj ne respondos la demandon “Ĉu vi kredas al la fina venko de Esperanto?” per klara “Jes!”, tiun mi jam nun petas anonci sian demision kaj disponigi sian oficon al homoj, kiuj kredas al nia afero!

Memkompreneble UEA devas ĉiam proponi, ke Esperanto fariĝu laborlingvo de EU kaj de UN, kaj ni tion devas konstante ripeti. Atingi tiun celon estas certe ne en la manoj de UEA, sed ekzakte tio estas finfine la celo de Esperanto, kaj estas simple perfido al nia afero (mi eĉ diru “sankta afero”), se oni rezignas pri tiu ĉi celo. Tio estas la sinteno de la Manifesto de Raŭmo, kaj tiun sintenon mi kondamnas.

Redakcio

Dietrich Weidmann mem dementas la aserton de c-ano Minnaja kaj difinas sin antiraŭmisto. Cetere, neniu raŭmisto partoprenis en la “tiucela pritrakto en la reto en 2000”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.