Jam centjara, la ĵus forpasinta Henry Kissinger (1923-2023) kapablis je lucida menso por lasta geopolitika kontribuo, eĉ sukcesa, se konsideri la sintenon de la pekinaj gvidantoj post lia vizito. Renkontinte kaj aŭskultinte lin, dum partia landa kongreso en Rimino, printempe 1987, mi estis impresita ne pro la enhavo de liaj frazoj, sed pro lia elparolo.
Kissinger uzis la usonanglan en maniero tute komprenebla, kun ritmo ne rapida, ne tro laŭte, sed tre elegante ekvilibre malteatre. Se temus pri esperanto, Andreo Ĉe povus lerni multon de li. La aŭskultantaro konsistis el homoj kiuj lernis la anglan lerneje, ni diru ĝis A2; kelkaj uzis ĝin de tempo al tempo; tre malmultaj flue parolis ĝin; sed ĉiuj komprenis.
Jen la sekreto de Kissinger: li estis tia kia li estis, antaŭ ol tiu kiu aŭ tio kio li estis. Memori pri tiu kongresa prelegeto riskus konduki al la anekdoto de Apelo kaj la ŝufaristo; mi nur diru ke antikomunismo estis perceptebla ĉe li filigrane pli ol matrice, male al papo Wojtila. En alia epoko kaj el alia etno, la germana Kissinger kapablus esti pli ruza kaj efika kun Stalin ol Ribbentrop mem — bonŝance li estis hebreo kaj usonano.
(Giorgio Silfer)