Lasta konsula prezido de la Lingva Komitato

HeKo 727 5-C, 14 feb 20

La eventuala enigo de la neologismo “ri”, kiel transgenra pronomo, en la preparatan novan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro kaptos la atenton ankaŭ de la Lingva Kolokvo de KCE (30 aprilo — 3 majo 2020) en Ĉaŭdefono, kiun partoprenos almenaŭ kvar el la dek Lingvaj Komitatanoj de Esperantio, debatante pri “PIV kvindek jarojn poste”.

Inter la ĉefaj subtenantoj de tiu neologismo estis invititaj la PIV-revizianto laŭ SAT-komisio, Bertilo Wennergren, kaj alia akademiano, Marcos Cramer. Neniu el la du ĝis nun respondis al la invito de KCE.

La uzo de transgenra pronomo estis en la fokuso de la mesaĝo de la tiama Konsulo, okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo (2 junio 2019). La baldaŭ emerita Konsulo nun transdonas la diskuton al la Lingva Komitato, ekde marto 2020 prezidota de c-ino Perla Martinelli, laŭ decido de la nova Konsulo, sen. Riichi Karibe.

La demando estas tipe socilingvistika. Ne surprizu ke la pronoma sistemo kaptas la atenton: sufiĉas pensi pri la socia uzo de “ci”, identigilo de tradiciaj SAT-anoj. La respondo de la Lingva Komitato povus konduki al normo aplikenda en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6, par. 3 de la Konstitucio.

Pri la sama temo la Akademio de Esperanto ĝis nun silentis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.