Le Clézio Nobel-laŭreato

HeKo 370 6-B, 10 okt 08

Jean-Marie Gustave Le Clézio, ĵus gajninta la literaturan Nobel-premion, estas interesa kiel homo kaj intelektulo, antaŭ ol verkisto.

Ĉarma persono (sed la prononco ne estas je la alteco de la persona ĉarmo), Le Clézio estas fakte aparta modelo de kosmopolito el la dua duono de la pasinta jarcento. Li spertis kvar kontinentojn: franclingva bretono, li pasigis la infanaĝon en Afriko (Maŭricio kaj Biafro) kaj la junaĝon en Tajlando, Meksiko, Panamo. Profesie li laboris en Usono, kaj plej ofte loĝas en Albuquerque, Nico kaj Parizo.

Lia vivaventuro estas do malsama de aliaj kosmopolitaj intelektuloj kun disbranĉiĝanta identeco, kia estas la franca-libana Amin Maalouf, ido de tio kion ni povus nomi, laŭ la metaforo de Lluis Llach, “pont” de mar” blua”.

La kosmopoliteco de Le Clézio malsamas ankaŭ kompare kun tiu de la samepokaj esperantlingvaj intelektuloj, kiujn nutris la rilatado inter la du Eŭropoj, okcidenta kaj orienta dum la “feliĉaj” kvar jardekoj.

Efektive orienta Eŭropo ŝajnas manki al Le Clézio. Kompense, al niaj vivospertoj lin komunigas la graveco de mnemotopioj, aŭ lokoj de la memoro: ni ĉiuj portas en ni landojn jam ne ekzistajn, kvankam ilia alesto daŭre nin elanas.  […..]

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan eseon en “Literatura Foiro”, organo de Esperanta PEN-Centro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.