Por kiu voĉdonis la usona esperanto-komunumo okaze de la ĵusaj prezidentaj elektoj? Se konsideri ĝian demografion, kun radikoj en la du oceanbordoj kaj urboj kiel Ĉikago, probable la esperantistaro balotis precipe por la demokrata kandidatino. Simila signalo venis de la Usona PEN kaj de la usona sekcio de la naturamikoj.
Kion ili timus, post la venko de la respublikana kandidato? Laŭ la Usona PEN, “kontrolo pri kulturo, silentigo de kreivaj voĉoj, institucia premo al samdirektigo kun la ŝtataj agendoj” kaj krome “severa elsarkado ĉe la financado al artistoj”. Laŭ naturamikoj, kreskus la malrespekto al la naturo, la negado pri la klimataj ŝanĝoj, la kontraŭo al vakcinado. Aldone, feministoj laŭtas pro la starpunkto pri abortigo, la GLAT-komunumo pro la sinteno pri (sen)genreco.
Se oni kunigas ĉiujn timojn, aperas en filigrano la nuntempa maldekstro. Ĉu vere tiu ĉi maldekstro havas ĉefe tian programon? Ekstrema esprimlibero, drasta ekologiismo, universala vakcinado, libera abortigo, subteno al sam- kaj transseksemo? Kie situas klasbatalo kaj pacifismo? Ĉu ni lasus al Donald Trump la kapablon haltigi la interslavan kaj la interŝemidan militojn? Ĉu ni lasus al li la ŝancon trankviligi salajratojn kaj entreprenistojn, per protektismaj ekonomiaj decidoj?
Estas vere ke Usono kutimas eniri militon sub la demokratoj kaj eliri sub la respublikanoj. Kaj ke la usona socio pretas akcepti nigrulon (pli bone: mulaton) en la Blanka Domo, sed ne virinon (eĉ se blankan). Ĉu oni vere scias en Eŭropo, kia kaj kio estas la nuna Ameriko?
En ĵusa slogano de la opozicio al Trump reliefas la imperativo “Fight”. Sed tiun ŝiboleton jam lanĉis Donaldego kun sanganta orelo. De la opozicio ni atendus pli da originaleco kaj pli da aŭskultokapablo al la socio ĝenerale, ne nur al kelkaj franĝoj aparte. Ĉar tiaj opozicioj, kaj tia maldekstro, estas destinitaj al la fina malvenko.
(Giorgio Silfer)