En la suda periferio de Rumonge (Burundio), jam survoje al Nyanza-Lac, plu aktivas la infanĝardeno ?La Espero?, kun pluraj klasejoj, el kiuj nur tri estas utiligataj, kaj nur unu el ili vere bonstatas.
La foresto de la infanoj pro la tagmeza lunĉo hejme, donas la impreson de forlasiteco. La Vickonsulo, en ne anoncita vizito, lasas la donacojn de Afrika Esperanto-Instituto sur katedro kaj foriras el tiu silenta senhejmeco.
Piedo jam eniris la aŭtomobilon, kiam najbarino klarigas en la runda al Jonas la ŝoforo, ke iu ligita al la lernejo loĝas tute apude. Tra kampara pado kie liberas kokinoj ni atingas la indikitan domon kaj trovas akcepteman sinjorinon, ŝajne infanĝardenistinon.
Ŝi regvidas al la lernejeto, kie c-ano Silfer montras la donacojn: tuta skatolo da tornistretoj por la infanoj, “Esperantio vivas” kaj unu PIV por la lerneja biblioteko. Ili babilas france kaj laŭte. Subite ŝi frapas ĉe pordo dorse de la katedro, kaj post minutoj aperas ĵus vekita mezaĝulo, laŭnome Hasan, kiu prezentas sin en esperanto kiel la responsan pri la loko.
Li dankas pro la donacoj kaj invitas por la posta tago, sed c-ano Silfer ne povos reveni: rendevuoj aliloke atendas.