Malsolena aŭtodafeo de esperanto-libroj en Svedio

HeKo 823 8-A, 20 okt 23

Trista novaĵo epilogas ĉe la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo. Ĝin komunikas preskaŭ plorante c-ano Lennart Svensson el Esperanto-Garden, kie oni stokis (aŭ stakis) amason da libroj el diversaj fontoj, unuavice la biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio.

Teamo de SEF-anoj kolektas librojn por transporti ilin al loko, kie ili estos eliminitaj per fajro. Inter la titoloj estas la sveda-esperanta vortaro de profesoro Ebbe Vilborg kaj la dulingva dramo de Alfred Nobel, kiun profesia tradukisto esperantigis. Tiu ĉi verko estas vendata al vizitantoj ĉe la Nobel-muzeo en Karlskoga.

El la grandega kvanto da libroj transportotaj al la ekstermejo nur po du aŭ tri ekzempleroj estos konservataj kiel referencaj. La resto pasos tra la kameno. Ĉu pregi neologismon? Jes: bibliocido.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.