"Mare nostrum" invitis esperanton

HeKo 369 2-B, 1 okt 08

Turkio, Cipro, Grekio, Slovenio, Kroatio, Makedonio, Italio, Alĝerio, Maroko, Hispanio, Portugalio kaj… Esperantio! El tiuj landoj la franca PEN invitis verkistojn (kaj specife verkistinojn) al Arlezo, urbo kiu pro sia historio, kultura rolo, la sidejo de la Internacia Kolegio de Beletraj Tradukistoj, ŝajnas simbola kaj ideala loko por forumo celanta al dialogo inter la kulturoj ĉe la Mediteraneo.

La forumo “Mare nostrum” okazos meze de oktobro 2008, pri kvar temoj: la esprimlibero, la statuso de virinoj, la ideo de Eŭropo, la perspektivoj por 2009. Okazos ankaŭ deklamado de poezio en la originalaj lingvoj. La inviton al la Esperanta PEN persone transdonis la prezidanto de la franca, Sylvestre Clancier, okaze de renkonto kun nia prezidantino, sen. Perla Martinelli, en Parizo.

“La Mediteraneo ludas rolon en la esperanto-poezio kaj en la esperanto-kanzono, precipe ekde la 1970aj, per la literatura rondo La Patrolo: ateston pri tiu ĉeesto mi esperas doni en Arlezo” komentarias Perla Martinelli, kiu estas ankaŭ la ĉefredaktoro de “Femina”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.