NAKSE plene programita, KEF en julio 2026

HeKo 887 9-B, 15 sep 25

La Formiketoj, organiza teamo de la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Tossa de Mar / Toso-de-Maro 12-18 oktobro 2025, ĵus difinis la lastajn detalojn de la programo: ĝi enhavos kvin ekskursojn kaj promenojn, prelegojn, esperanto-kurson, prezentojn de famaj artistoj kiel JoMo, Kajto kaj Arno Lagrange, kaj alio.

Ankaŭ la Abeletoj, organiza teamo de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, eklaboris. Ili fiksis la daton de la evento en Ĉaŭdefono: ĝi okazos en la lasta semajno de julio 2026.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

— ENa-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.